Celso Emilio, Poemas en Esperanto


28-04-2018

A Revista Beletra Almanako ven de publicar nove poemas de Celso Emilio en Esperanto traducidos polo Profesor Suso Moinhos. Publicamos tres deles.
La Revista Beletra Almanako acaba de publicar nueve poemas de Celso Emilio en Esperanto traducidos pol el Profesor Suso Moinhos . Publicamos tres de ellos.

LONGA NOKTO EL ŜTONO
La planko estas el ŝtono.
Ŝtonas la muroj
kaj la ombro.
Ŝtonas la kradoj
kaj la plafono.
La katenoj,
la kolonoj,
la aero,
la pordoj,
la rigardoj
estas el ŝtono.
La koroj de la fore
gvatantaj homoj
estas mem
ankaŭ
el ŝtono.
Kaj mi mortadas
en ĉi longa nokto
el ŝtono.

El Longa nokto el ŝtono 1962
LONGA NOITE DE PEDRA
O teito é de pedra.
De pedra son os muros
i as tebras.
De pedra o chan
i as reixas.
As portas,
as cadeas,
o aire,
as fenestras,
as olladas,
son de pedra.
Os corazós dos homes
que ao lonxe espreitan
feitos están
tamén
de pedra.
I eu, morrendo
nesta longa noite
de pedra.


Longa Noite de Pedra 1962

LA REGNO
En tiu tempo,
kiam la bestoj parolis,
diri libero ne estis triste,
diri vero eĥadis rivere,
diri amo,
diri amiko,
egalis al mencio de printempo.
Neniu sciis pri ofendoj.
Kiam la bestoj parolis,
la homoj kantadis sunsubire
lumkolombojn kaj revokardelojn.
Diri mia kaj via ne kompreneblis,
diri glavo estis prohibite,
diri prizono estis nur sensenca
vorto, aero, kiu vundis
la koron de la homoj.
Kiam,
kiam do perdiĝis
tiu granda Regno?

El Longa nokto el ŝtono 1962
O REINO
No tempo aquil
cando os animales falaban,
decir libertá non era triste,
decir verdá era coma un río,
decir amor,
decir amigo,
era igoal que nomear a primavera.
Ninguén sabía dos aldraxes.
Cando os animales falaban
os homes cantaban nos solpores
pombas de luz e xílgaros de soños.
Decir teu e meu, non se entendía,
decir espada estaba prohibido,
decir prisión somente era unha verba
sin senso, un aire que mancaba
o corazón da xente.
¿Cándo,
cándo se perdéu,
iste gran Reino?

Longa Noite de Pedra 1962

KUŜANTA ĈE LA MARO…
Proletan lingvon de mia popolo,
mi ĝin parolas simple ĉar mi volas,
ĉar mi emas, deziras kaj decidas;
ĉar io fontas kerne, mia-funde,
el acida malĝojo min premanta
pro tiom da kretenoj liliputaj,
fridakoraj ridinduloj senradikaj,
ne plu sciantaj en kompleto snoba
aserti sian amon al prauloj,
paroli la gepatran,
la lingvon de la avoj forpasintaj,
kaj esti, altakape,
maristoj, kultivistoj de la vortoj,
kaj pruo kaj plugilo sama-tempe.
Mi ĝin parolas simple ĉar mi volas
kaj ŝatas stari nun apud la miaj,
ĉe la bonuloj longe suferantaj
alilingvan rakonton historian.
Mi ne parolas por la orgojlaj,
mi ne parolas por la fiaj, povoplenaj,
mi ne parolas por la vantaj,
mi ne parolas por la vakaj,
mi ne parolas por la stultaj,
sed male, por la firme elportantaj
mensogojn kaj maljustojn ĉiutagajn;
por kiuj ŝvitas kaj ploras
per daŭra larmoflu’ el papilioj,
el fajro, vento, sur okuloj nudaj.
Mi ne povas disigi miajn vortojn
de ĉiuj suferantoj en la mondo.
Kaj vi mondero estas, tero mia,
lulilo de mia gento,
Galegio, bedaŭro hispanuja,
kuŝanta ĉe la maro, tiu vojo…

El Longa nokto el ŝtono 1962

Deitado frente ao mar…
Língoa proletaria do meu pobo,
eu fáloa porque sí, porque me gosta,
porque me peta e quero e dame a gana;
porque me sai de dentro, alá do fondo
dunha tristura aceda que me abrangue
ao ver tantos patufos desleigados,
pequenos mequetrefes sin raíces
que ao pór a garabata xa non saben
afirmarse no amor dos devanceiros,
falar a fala nai,
a fala dos abós que temos mortos,
e ser, co rostro erguido,
mariñeiros, labregos da lingoaxe,
remo i arado, proa e rella sempre.
Eu fáloa porque sí, porque me gosta
e quero estar cos meus, coa xente miña,
perto dos homes bos que sofren longo
unha historia contada noutra língoa.
Non falo pra os soberbios,
non falo pra os ruís e poderosos,
non falo pra os finchados,
non falo pra os valeiros,
non falo pra os estúpidos,
que falo pra os que agoantan rexamente
mentiras e inxusticias de cotío;
pra os que súan e choran
un pranto cotidián de volvoretas,
de lume e vento sobre os ollos núos.
Eu non podo arredar as miñas verbas
de tódolos que sofren neste mundo.
E tí vives no mundo, terra miña,
berce da miña estirpe,
Galicia, dóce mágoa das Españas,
deitada rente ao mar, ise camiño…

Longa Noite de Pedra 1962

Artigos relacionados


Entrevista con Ramón Nicolás no Faro da Cultura (Faro de Vigo): «O epistolario de Celso Emilio é un auténtico tesouro»
A Universidade Internacional Menéndez Pelayo lembra a Celso Emilio Ferreiro no seu centenario
O Meu primeiro Celso Emilio